Search engine for discovering works of Art, research articles, and books related to Art and Culture
ShareThis
Javascript must be enabled to continue!

Detlev Blanke kiel movadano

View through CrossRef
La lernejano Detlev Blanke lernis Esperanton aŭtodidakte en 1957. Kiel studento en la Universitato de Rostock li komencis aktivi por la movado, antaŭ ol ĝi estis oficiale permesita. Poste li helpis krei la organizan kadron por Esperanto en GDR. Ekde 1968 li estis sekretario en la Kulturligo, respondeca pri Esperanto. Paralele li dediĉis sin al interlingvistiko kaj Esperantologio (doktoriĝo kaj habilitiĝo en Humboldt Universitato, Berlino). Dum multaj jaroj li estis por esperantistoj en kaj ekster GDR la ĉefa vizaĝo de la orientgermana movado. Li ĉiam konsciis la cirkonstancojn de fermita ŝtato kaj zorge atentis, ke esperantistoj ne kunpuŝiĝu kun la aŭtoritatoj. Lerte li klopodis ekspluati la ŝancojn de Esperanto en la 'niĉo', kiun la reĝimo allasis. Post la ekrego de Gorbaĉov li komencis transiri al pli (mem)kritika pozicio. En 1990/91, en la procezo de germana reunuiĝo, li kontribuis al la kuniĝo de la okcidenta kaj orienta Esperanto-asocioj en Germanio. En 1991 li kunfondis Societon pri Interlingvistiko, kiun li prezidis dum dudek jaroj.
Centre for Research and Documentation on World Language Problems
Title: Detlev Blanke kiel movadano
Description:
La lernejano Detlev Blanke lernis Esperanton aŭtodidakte en 1957.
Kiel studento en la Universitato de Rostock li komencis aktivi por la movado, antaŭ ol ĝi estis oficiale permesita.
Poste li helpis krei la organizan kadron por Esperanto en GDR.
Ekde 1968 li estis sekretario en la Kulturligo, respondeca pri Esperanto.
Paralele li dediĉis sin al interlingvistiko kaj Esperantologio (doktoriĝo kaj habilitiĝo en Humboldt Universitato, Berlino).
Dum multaj jaroj li estis por esperantistoj en kaj ekster GDR la ĉefa vizaĝo de la orientgermana movado.
Li ĉiam konsciis la cirkonstancojn de fermita ŝtato kaj zorge atentis, ke esperantistoj ne kunpuŝiĝu kun la aŭtoritatoj.
Lerte li klopodis ekspluati la ŝancojn de Esperanto en la 'niĉo', kiun la reĝimo allasis.
Post la ekrego de Gorbaĉov li komencis transiri al pli (mem)kritika pozicio.
En 1990/91, en la procezo de germana reunuiĝo, li kontribuis al la kuniĝo de la okcidenta kaj orienta Esperanto-asocioj en Germanio.
En 1991 li kunfondis Societon pri Interlingvistiko, kiun li prezidis dum dudek jaroj.

Related Results

Before and After the Eighteenth Century: The John Blanke Project
Before and After the Eighteenth Century: The John Blanke Project
This chapter, authored by Michael Ohajuru, describes the origins and mission of the John Blanke Project of which he is the creator. John Blanke was a black trumpeter for the Tudor ...
Detlev Blanke: Mia interlingvistika patro
Detlev Blanke: Mia interlingvistika patro
Multaj kiuj konis Detlev Blanke certe konsentos kun mi, se mi karakterizas lian personecon per jenaj vortoj: helpemo, kunlaboremo, afableco, vigleco. Mi povas ankaŭ diri, ke li est...
On Detlev Blanke: Beyond Esperanto
On Detlev Blanke: Beyond Esperanto
On 20 August 2016, the scholarly community lost a trusted and generous friend, Detlev Blanke. For most of those familiar with his work - and surely for most readers of this journal...
Die rol van die blanke werker in die motivering van die swart werker
Die rol van die blanke werker in die motivering van die swart werker
The motivation of the Black worker can not be studied in isolation since the White worker still holds many executive positions and therefore has an influence on the Black workers' ...
Rezensionsteil aus der Zeitschrift Christiana Albertina 84.2023
Rezensionsteil aus der Zeitschrift Christiana Albertina 84.2023
Sammlung von Rezensionen zu folgenden Titeln: Oliver Auge, Gerald Schwedler (Hg.): Impulse der Kieler Geschichtsforschung einst und h...

Back to Top