Search engine for discovering works of Art, research articles, and books related to Art and Culture
ShareThis
Javascript must be enabled to continue!

Glazer, Nathan, & MOYNIHAN, Daniel P., eds. Ethnicity. Theory and Experience

View through CrossRef
La jena epokfara libro reklarigas teoriajn perspektivojn en la kompara esploro pri la etneco. La du redaktoroj, Glazer kaj Moynihan, jam antaŭ pli ol dek jaroj esprimis kiel unuaj dubojn pri la longe reg-inta teorio de la liberalaj esploristoj, tiu de asimiligo, en ilia klasika verko Aliflanke de la fandopoto. La neklarecoj kaj necertecoj de la pli frua verko estas forigitaj, kaj ni disponas nun pri nova teoriaro, vera scienca revolucio en la senco de Kuhn. Aliaj ja alproksimigis al simila starpunkto, sed la eminenta grupo de kontribuintoj al la jena verko igas gin aparte frapa. La centra punkto de la nova teoriaro estas la kunligo de la etneco kaj la modernigo. Komuna solidareco ne estas restajo de malaperanta tradicia mondo, sed estas, male, produkto de tiuj samaj fortoj, kiuj kutime kunligigas al la modernigo: la ensociigo de antaŭe izolitaj grupoj, la politikigo de ciam pli vastaj sferoj de la socia vivo, daŭra plifortigo de la stato. Do, la kultura plureco ne malaperos en la nacian mikspoton, nek subigos al klasaj sociaj agmanieroj. Redaktitaj kolektoj kutime ne atingas kvalitan kaj enhavan homogenecon, sed tio estas preskaŭ atingita ci-foje. La redaktoroj, Isaacs, Parsons, Gordon. Horowitz kaj Bell skribas teorie, generale. Greeley, McCready, kaj Kilson verkas pri sociaj sangigoj en Usono. Krom tio, neatendite vasta grupo da esploroj pri la plej diversaj multetnaj situacioj fortikigas la teorian argumentaron. Oni ofte asertas, ke lingvo estas difina trajto de etneco. Dum la estigo de la naciismo en la 19-a jar-cento, la lingvo estis forte ligita al la mempercepto. Pensante pri tio, estas frape, kiel ofte la nuna etna konflikto estas pri nelingvaj temoj. Certe, tiuj, kiuj trasercas la recenzatan libron rilate al lingvaj demandoj, ne trovos multon. Estas du eblaj klarigoj. Unue, en multaj regionoj, pro diversaj kialoj, la lingvo kiel tia ne estis cefa temo de kultura konflikto. Tiel estas en la tuta okcidenta hemisfero, krom Kanado, kaj en la plimulto de Afriko, sudorienta Azio, kaj Cinujo. El la kontribuintoj, nur Porter( Kanado), Petersen (okcidenta Europo), Das Gupta (Hinda Unio) kaj Pipes (Sovetunio) detale traktas la lingvan aspekton de konflikto: tio bone mezuras gian gravecon. En Cinujo, oni ne traktas la demandon de la rilato en la han-cina plimulto kaj la celandlimaj minoritatoj el lingva starpunkto. En Afriko, la reteno de la europaj administraj lingvoj, kune kun multlingveco aliflanke, forigas lingvajn demandojn el etnaj konfliktoj. En la Nova Mondo, krom en Kanado, neniam estis forta konflikto pri la ofîciala lingvopolitiko, ec tie, kie fortaj indianaj minoritatoj ne posedas la regantan lingvon. Due, la aŭtoroj asertas, ke politikigita solidareco estas instrumenta solidarepo, celante la disdividon de ricecoj ene de la limoj de la nacistato. Tia koncepto kondukas al atento al konflikto pri la disdivido de ricecoj, pli multe ol pri la tipaj trajtoj de la konkurencantaj grupoj (ekz. lingvo). El tio fontas la manko de aludoj al lingvaj demandoj. Glazer kaj Moynihan asertas pli forte, ol la plejmultaj iliaj kolegoj, ke la etneco igis la cefa fonto de socia diferencigo. Isaacs alprenas soci-psikologian perspektivon; Patterson, aliflanke, argumentas, ke la etna idento fluas el la ekonomia kaj klasa interesoj de unuopuloj, kaj servas al gi. Horowitz notas, ke etneco varias laû situacio kaj kunteksto; oni senpacience atendas lian libron aperontan, pri tiu temo. Porter, verkante pri Kanado, esprimas 'dubojn' pri la revivigo de etneco; tiel, li alproksimigas al la tradicia liberalismo. Malgraŭ la limigita atento al lingvaj demandoj, la verko estas senegala enformuligo de la ĉefaj demandoj en la kompara etna teorio. Oni povos uzi la malmultekostan brosuritan eldonon en la plioftigantaj kolegiaj kursoj pri etneco.
Title: Glazer, Nathan, & MOYNIHAN, Daniel P., eds. Ethnicity. Theory and Experience
Description:
La jena epokfara libro reklarigas teoriajn perspektivojn en la kompara esploro pri la etneco.
La du redaktoroj, Glazer kaj Moynihan, jam antaŭ pli ol dek jaroj esprimis kiel unuaj dubojn pri la longe reg-inta teorio de la liberalaj esploristoj, tiu de asimiligo, en ilia klasika verko Aliflanke de la fandopoto.
La neklarecoj kaj necertecoj de la pli frua verko estas forigitaj, kaj ni disponas nun pri nova teoriaro, vera scienca revolucio en la senco de Kuhn.
Aliaj ja alproksimigis al simila starpunkto, sed la eminenta grupo de kontribuintoj al la jena verko igas gin aparte frapa.
La centra punkto de la nova teoriaro estas la kunligo de la etneco kaj la modernigo.
Komuna solidareco ne estas restajo de malaperanta tradicia mondo, sed estas, male, produkto de tiuj samaj fortoj, kiuj kutime kunligigas al la modernigo: la ensociigo de antaŭe izolitaj grupoj, la politikigo de ciam pli vastaj sferoj de la socia vivo, daŭra plifortigo de la stato.
Do, la kultura plureco ne malaperos en la nacian mikspoton, nek subigos al klasaj sociaj agmanieroj.
Redaktitaj kolektoj kutime ne atingas kvalitan kaj enhavan homogenecon, sed tio estas preskaŭ atingita ci-foje.
La redaktoroj, Isaacs, Parsons, Gordon.
Horowitz kaj Bell skribas teorie, generale.
Greeley, McCready, kaj Kilson verkas pri sociaj sangigoj en Usono.
Krom tio, neatendite vasta grupo da esploroj pri la plej diversaj multetnaj situacioj fortikigas la teorian argumentaron.
Oni ofte asertas, ke lingvo estas difina trajto de etneco.
Dum la estigo de la naciismo en la 19-a jar-cento, la lingvo estis forte ligita al la mempercepto.
Pensante pri tio, estas frape, kiel ofte la nuna etna konflikto estas pri nelingvaj temoj.
Certe, tiuj, kiuj trasercas la recenzatan libron rilate al lingvaj demandoj, ne trovos multon.
Estas du eblaj klarigoj.
Unue, en multaj regionoj, pro diversaj kialoj, la lingvo kiel tia ne estis cefa temo de kultura konflikto.
Tiel estas en la tuta okcidenta hemisfero, krom Kanado, kaj en la plimulto de Afriko, sudorienta Azio, kaj Cinujo.
El la kontribuintoj, nur Porter( Kanado), Petersen (okcidenta Europo), Das Gupta (Hinda Unio) kaj Pipes (Sovetunio) detale traktas la lingvan aspekton de konflikto: tio bone mezuras gian gravecon.
En Cinujo, oni ne traktas la demandon de la rilato en la han-cina plimulto kaj la celandlimaj minoritatoj el lingva starpunkto.
En Afriko, la reteno de la europaj administraj lingvoj, kune kun multlingveco aliflanke, forigas lingvajn demandojn el etnaj konfliktoj.
En la Nova Mondo, krom en Kanado, neniam estis forta konflikto pri la ofîciala lingvopolitiko, ec tie, kie fortaj indianaj minoritatoj ne posedas la regantan lingvon.
Due, la aŭtoroj asertas, ke politikigita solidareco estas instrumenta solidarepo, celante la disdividon de ricecoj ene de la limoj de la nacistato.
Tia koncepto kondukas al atento al konflikto pri la disdivido de ricecoj, pli multe ol pri la tipaj trajtoj de la konkurencantaj grupoj (ekz.
lingvo).
El tio fontas la manko de aludoj al lingvaj demandoj.
Glazer kaj Moynihan asertas pli forte, ol la plejmultaj iliaj kolegoj, ke la etneco igis la cefa fonto de socia diferencigo.
Isaacs alprenas soci-psikologian perspektivon; Patterson, aliflanke, argumentas, ke la etna idento fluas el la ekonomia kaj klasa interesoj de unuopuloj, kaj servas al gi.
Horowitz notas, ke etneco varias laû situacio kaj kunteksto; oni senpacience atendas lian libron aperontan, pri tiu temo.
Porter, verkante pri Kanado, esprimas 'dubojn' pri la revivigo de etneco; tiel, li alproksimigas al la tradicia liberalismo.
Malgraŭ la limigita atento al lingvaj demandoj, la verko estas senegala enformuligo de la ĉefaj demandoj en la kompara etna teorio.
Oni povos uzi la malmultekostan brosuritan eldonon en la plioftigantaj kolegiaj kursoj pri etneco.

Related Results

Cometary Physics Laboratory: spectrophotometric experiments
Cometary Physics Laboratory: spectrophotometric experiments
<p><strong><span dir="ltr" role="presentation">1. Introduction</span></strong&...
North Syrian Mortaria and Other Late Roman Personal and Utility Objects Bearing Inscriptions of Good Luck
North Syrian Mortaria and Other Late Roman Personal and Utility Objects Bearing Inscriptions of Good Luck
<span style="font-size: 11pt; color: black; font-family: 'Times New Roman','serif'">&Pi;&Eta;&Lambda;&Iota;&Nu;&Alpha; &Iota;&Gamma;&Delta...
Morphometry of an hexagonal pit crater in Pavonis Mons, Mars
Morphometry of an hexagonal pit crater in Pavonis Mons, Mars
&lt;p&gt;&lt;strong&gt;Introduction:&lt;/strong&gt;&lt;/p&gt; &lt;p&gt;Pit craters are peculiar depressions found in almost every terrestria...
Un manoscritto equivocato del copista santo Theophilos († 1548)
Un manoscritto equivocato del copista santo Theophilos († 1548)
<p><font size="3"><span class="A1"><span style="font-family: 'Times New Roman','serif'">&Epsilon;&Nu;&Alpha; &Lambda;&Alpha;&Nu;&...
A Touch of Space Weather - Outreach project for visually impaired students
A Touch of Space Weather - Outreach project for visually impaired students
&lt;p&gt;&lt;em&gt;&lt;span data-preserver-spaces=&quot;true&quot;&gt;'A Touch of Space Weather' is a project that brings space weather science into...
Ballistic landslides on comet 67P/Churyumov&#8211;Gerasimenko
Ballistic landslides on comet 67P/Churyumov&#8211;Gerasimenko
&lt;p&gt;&lt;strong&gt;Introduction:&lt;/strong&gt;&lt;/p&gt;&lt;p&gt;The slow ejecta (i.e., with velocity lower than escape velocity) and l...
Effects of a new land surface parametrization scheme on thermal extremes in a Regional Climate Model
Effects of a new land surface parametrization scheme on thermal extremes in a Regional Climate Model
&lt;p&gt;&lt;span&gt;The &lt;/span&gt;&lt;span&gt;EFRE project Big Data@Geo aims at providing high resolution &lt;/span&gt;&lt;span&...

Back to Top