Search engine for discovering works of Art, research articles, and books related to Art and Culture
ShareThis
Javascript must be enabled to continue!

Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto

View through CrossRef
Ne senpense Hector Hodler kaj liaj junaj kunlaborantoj en 1908 nomis sian novan asocion “Universala”: kiel Lins atentigas, UEA konsistis nur el individuaj membroj, tiel ignorante la naciajn Esperanto-societojn. Temis esence pri horizontala strukturo, tre taŭga por la idealisma, popularisma etoso de tiu periodo. Sed la Unua Mondmilito, kaj la posta mondpolitika evoluo ĝenerale, plifortigis naciajn identecojn. Sekve, ne estas surprize, ke, kiam oni konstruis la “modernan UEA” en la jaroj post la Dua Mondmilito, oni kreis, surbaze de la kunigo de UEA kaj IEL, esence hierarkian strukturon, kies bazo konsistis el lokaj grupoj, landaj asocioj, kaj internacia organizaĵo. La fundamento de tiu strukturo estis (a) geografia kaj (b) ŝtata. Kvankam ekzistis plej diversaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, neniu sukcesis komplete teni sian pozicion fronte al tiu monolita kaj dum pluraj jaroj tre efika strukturo. La mondpolitika evoluo iris en la lastaj jaroj inversan direkton: la internacia kunlaboro okazas ĉiam pli ofte sen interveno de ŝtataj strukturoj, sen limiĝo geografie – helpate (eĉ kaŭzate) de la profundaj ŝanĝoj en la komunika teknologio. Malfermiĝis la demando, kiun formon prenos la strukturoj de la Esperanto-komunumo en la estonteco.
Centre for Research and Documentation on World Language Problems
Title: Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto
Description:
Ne senpense Hector Hodler kaj liaj junaj kunlaborantoj en 1908 nomis sian novan asocion “Universala”: kiel Lins atentigas, UEA konsistis nur el individuaj membroj, tiel ignorante la naciajn Esperanto-societojn.
Temis esence pri horizontala strukturo, tre taŭga por la idealisma, popularisma etoso de tiu periodo.
Sed la Unua Mondmilito, kaj la posta mondpolitika evoluo ĝenerale, plifortigis naciajn identecojn.
Sekve, ne estas surprize, ke, kiam oni konstruis la “modernan UEA” en la jaroj post la Dua Mondmilito, oni kreis, surbaze de la kunigo de UEA kaj IEL, esence hierarkian strukturon, kies bazo konsistis el lokaj grupoj, landaj asocioj, kaj internacia organizaĵo.
La fundamento de tiu strukturo estis (a) geografia kaj (b) ŝtata.
Kvankam ekzistis plej diversaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, neniu sukcesis komplete teni sian pozicion fronte al tiu monolita kaj dum pluraj jaroj tre efika strukturo.
La mondpolitika evoluo iris en la lastaj jaroj inversan direkton: la internacia kunlaboro okazas ĉiam pli ofte sen interveno de ŝtataj strukturoj, sen limiĝo geografie – helpate (eĉ kaŭzate) de la profundaj ŝanĝoj en la komunika teknologio.
Malfermiĝis la demando, kiun formon prenos la strukturoj de la Esperanto-komunumo en la estonteco.

Related Results

Antaŭparolo
Antaŭparolo
La tria numero de la nova serio de Esperantologio / Esperanto Studies nun troviĝas antaŭ vi. En sia nova vesto, la revuo estas denove firme establita. Tiu ĉi tria numero proponas e...
Esperanto: Esploraj prioritatoj
Esperanto: Esploraj prioritatoj
En sia komenco, Esperantologio, la studado de la fenomeno Esperanto, traktis ĉefe la lingvon. Sed Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kreis, helpe de la unuaj adeptoj, ne nur li...
Welsh Bilingualism - Fact and Friction
Welsh Bilingualism - Fact and Friction
La Kimra Dulingveco - Faktoj kaj Konfliktoj Ekzistas pluraj konceptoj pri la kimra nacia idento. Ne plu ekzistas unulingvaj kimre parolantoj, sed la naciistoj inter la 25 procent...
Pri Esperanto-frazeologio
Pri Esperanto-frazeologio
Resumo: La artikolo prezentas rezultojn de empiriaj esploroj pri frazeologio de planlingvoj, precipe de Esperanto. Post difino de frazeologia unuo kaj prezentado de pluraj klasifik...
Fanfiction in Esperanto – Esperanto in Fanfiction
Fanfiction in Esperanto – Esperanto in Fanfiction
Esperanto’s role in fanfiction provides a compelling case study of how constructed languages function within digital participatory culture. This article examines the ways in which ...
Kiel Esperantologio kontribuas aŭ povas kontribui al aliaj fakoj
Kiel Esperantologio kontribuas aŭ povas kontribui al aliaj fakoj
Esperantologio estas lingvistika disciplino pri la esplorado de Esperanto. Same kiel ĉe aliaj filologioj, Esperantologio ne nur okupiĝas pri la lingvo (el morfologia, semantika, si...
Ethnic Consciousness in the British Isles
Ethnic Consciousness in the British Isles
La etna konscio en Britaj Insuloj: demandoj por la lingvoplanado La lingvoplanado okazas ne nur en disvolvigantaj landoj, sed ankau en jam evoluintaj, tamcn pri aliaj lingvoprobl...
Radikoj kaj vortoj en esperanto
Radikoj kaj vortoj en esperanto
Tiu ĉi studo traktas la parolpartan sistemon de esperanto sur la niveloj de la semantike difinitaj radikoj kaj de iliaj sintaksaj vortigoj. Dum pli ol jarcento tiu ĉi temo, konata ...

Back to Top