Search engine for discovering works of Art, research articles, and books related to Art and Culture
ShareThis
Javascript must be enabled to continue!

Esperanto: Esploraj prioritatoj

View through CrossRef
En sia komenco, Esperantologio, la studado de la fenomeno Esperanto, traktis ĉefe la lingvon. Sed Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kreis, helpe de la unuaj adeptoj, ne nur lingvon sed ankaŭ komunumon kun akompanaj kulturaj kaj historiaj valoroj. Sekve, paralele kun la ekspansio de la Esperanto-movado, la studkampo Esperantologio iom post iom vastiĝis por inkluzivi historion, sociajn movadojn, literaturon kaj aliajn kampojn, inkluzive de la vivo kaj ideoj de Zamenhof. Interlingvistiko, la kompara studo de la lingvaj kondiĉoj por universala aŭ internacia lingvo, restis ĉefe lingvistike bazita kaj asociiĝis kun la multaj projektoj por ideala tutmonda lingvo aŭ helplingvo. Hodiaŭ, Esperantologio havas siajn apartajn instituciojn kaj apartajn alirojn al la fenomeno Esperanto: ili inkluzivas ne nur lingvistikon, sed socilingvistikon, etnografion, historion, literaturon kaj abundajn aliajn temojn, inkluzive la evoluon de la skriba kaj parola lingvo tra pli ol 130 jaroj. La nuna artikolo donas mallongan superrigardon de Esperantologio kaj ĝiaj branĉoj, kaj proponas prioritatojn por la estonteco. Eĉ se oni konsentas, ke la kampo vastiĝas kaj riĉiĝas, tamen la enpenetro de Esperanto kiel studobjekto en la diversajn disciplinojn restas nesufiĉa: Esperantologoj devas turni sin ankaŭ eksteren.
Centre for Research and Documentation on World Language Problems
Title: Esperanto: Esploraj prioritatoj
Description:
En sia komenco, Esperantologio, la studado de la fenomeno Esperanto, traktis ĉefe la lingvon.
Sed Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kreis, helpe de la unuaj adeptoj, ne nur lingvon sed ankaŭ komunumon kun akompanaj kulturaj kaj historiaj valoroj.
Sekve, paralele kun la ekspansio de la Esperanto-movado, la studkampo Esperantologio iom post iom vastiĝis por inkluzivi historion, sociajn movadojn, literaturon kaj aliajn kampojn, inkluzive de la vivo kaj ideoj de Zamenhof.
Interlingvistiko, la kompara studo de la lingvaj kondiĉoj por universala aŭ internacia lingvo, restis ĉefe lingvistike bazita kaj asociiĝis kun la multaj projektoj por ideala tutmonda lingvo aŭ helplingvo.
Hodiaŭ, Esperantologio havas siajn apartajn instituciojn kaj apartajn alirojn al la fenomeno Esperanto: ili inkluzivas ne nur lingvistikon, sed socilingvistikon, etnografion, historion, literaturon kaj abundajn aliajn temojn, inkluzive la evoluon de la skriba kaj parola lingvo tra pli ol 130 jaroj.
La nuna artikolo donas mallongan superrigardon de Esperantologio kaj ĝiaj branĉoj, kaj proponas prioritatojn por la estonteco.
Eĉ se oni konsentas, ke la kampo vastiĝas kaj riĉiĝas, tamen la enpenetro de Esperanto kiel studobjekto en la diversajn disciplinojn restas nesufiĉa: Esperantologoj devas turni sin ankaŭ eksteren.

Related Results

Fanfiction in Esperanto – Esperanto in Fanfiction
Fanfiction in Esperanto – Esperanto in Fanfiction
Esperanto’s role in fanfiction provides a compelling case study of how constructed languages function within digital participatory culture. This article examines the ways in which ...
Pri Esperanto-frazeologio
Pri Esperanto-frazeologio
Resumo: La artikolo prezentas rezultojn de empiriaj esploroj pri frazeologio de planlingvoj, precipe de Esperanto. Post difino de frazeologia unuo kaj prezentado de pluraj klasifik...
Antaŭparolo
Antaŭparolo
La tria numero de la nova serio de Esperantologio / Esperanto Studies nun troviĝas antaŭ vi. En sia nova vesto, la revuo estas denove firme establita. Tiu ĉi tria numero proponas e...
BRUNO MIGLIORINI, L’ESPERANTO E LA LINGVOTEKNIKO
BRUNO MIGLIORINI, L’ESPERANTO E LA LINGVOTEKNIKO
Il saggio esplora l’influenza che il dibattito sull’esperanto e sulle lingue pianificate degli anni Venti e Trenta ebbe sullo sviluppo della linguistica di Bruno Migliorini. Nello ...
Kiel Esperantologio kontribuas aŭ povas kontribui al aliaj fakoj
Kiel Esperantologio kontribuas aŭ povas kontribui al aliaj fakoj
Esperantologio estas lingvistika disciplino pri la esplorado de Esperanto. Same kiel ĉe aliaj filologioj, Esperantologio ne nur okupiĝas pri la lingvo (el morfologia, semantika, si...
Esperanto: A Language Policy Assessment
Esperanto: A Language Policy Assessment
Unlike most projectors of planned international languages, the creator of Esperanto, L.L. Zamenhof, was as interested in status planning as in corpus planning. Zamenhof’s project w...
Temporality in spoken Esperanto
Temporality in spoken Esperanto
In this article, we present some of the results of an empirical study of temporality in Esperanto spoken by informants of three mother tongues: French, Italian and Russian. By comp...
Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof
Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof
L. L. Zamenhof (1859-1917) multe eksperimentis pri sia lingvo antaŭ ol publikigi ĝin kiel Lingvo internacia en 1887. Ni priskribas du lingvojn antaŭ tiu jaro, la Lingwe uniwersala ...

Back to Top