Javascript must be enabled to continue!
Ethnic Consciousness in the British Isles
View through CrossRef
La etna konscio en Britaj Insuloj: demandoj por la lingvoplanado
La lingvoplanado okazas ne nur en disvolvigantaj landoj, sed ankau en jam evoluintaj, tamcn pri aliaj lingvoproblemoj. Post la normigo de grava, grandplimulta lingvo, kiel la angla en la Britaj Insuloj, okazas du cefaj lingvaj problemoj rilate al etnoj. Unue, indiĝenaj minoritatoj volas restarigi au reteni lingvojn, kiuj simbolas la etnan identon; due, enmigrintoj devas lerni la lingvon au lingvovarion de la plimulto.
Estas malfacile difini la terminon etno en la Britaj Insuloj. Nek la (jam delonge inter-miksiĝinta) kelta raso, nek la religio, nek la lingvo nun povas esti difinilo. La keltaj lingvoj estas tamen parolataj en izolitaj regionoj kaj elektitaj kiel signifaj indikiloj kaj konserviloj de la naciaj identoj de Skotlando, Irlando kaj Kimrujo, kvankam la grandaj plimultoj tie jam parolas la anglan kiel la unuan lingvon, kiel faras ec la propagand-antoj de la keltaj lingvoj.
La lingvaj situacioj en la tri lokoj evoluis malsame. En Irlando la movado por restarigi la gaelan mildigis sian postulon al nura 'konservo' . En Skotlando la ekzisto de du etnaj lingvoj, la skotgaela kaj la anglaparenca skota, obstaklis la etnolingvan movadon. Nur en Kimrujo iom prosperas, kaj kulture kaj politike, la etna lingvo.
La historioj de la keltaj lingvoj instruas kelkajn lecionojn. Literatura tradicio. religia uzado, normigo kaj amasmedia uzado helpas vivadigi lingvon. Monsparoj ce lingvo-protektado povas konduki al multkostaj protcstoj. Eĉ ĉe mortaj lingvoj, oficialaj simbolaj agoj povas kontentigi etnajn grupojn.
La enmigrintoj, kiuj havas la plej gravajn lingvoproblemojn en Britujo, estas la karib-anoj kaj la sudazianoj. Ili spertas problemojn cefe en la lernejoj, kiuj ekde 1963 klopodas sistemece pliefikigi la metodojn por instrui la anglan al ili sed faras nenion por konservi kompetentojn pri aliaj lingvoj. Tion faras iugrade sudazianaj asocioj. Car la karibanoj plejparte parolas iun variaĵon de la angla, la lernejoj kutimas supozi, ke ili ne havas lingvoproblemojn, kaj traktas ilin same kiel anglojn. Sed la lingvaj kaj aliaj diferencoj kauzas, ke ili multe superproporcie plenigas la klasojn de lern-problemuloj. La lernejoj agnoskas la lingvajn problemojn de la sudazianoj, car ili estas komplete alilingvaj, sed ne konsideras altrudon de la angla kiel diskriminacion au mal-avantagigon. La sudazianoj, pli organizitaj kaj tradicie pli skrib- kaj leg-direktitaj ol la karibanoj, ankaŭ pli sukcesas. Surbaze de la limigitaj informoj sajnas, ke modera en-kalkuligado de lingvokondutaj diferencoj ce samlingvaj enmigrintoj faciligus ties edukigon.
Penoj por konservi la lingvojn de naciaj malplimultoj kaj de enmigrintoj povus utili ne nur al tiuj grupoj mem, sed ankaŭ al la evoluo de kunlabora, kulture rica socio.
Title: Ethnic Consciousness in the British Isles
Description:
La etna konscio en Britaj Insuloj: demandoj por la lingvoplanado
La lingvoplanado okazas ne nur en disvolvigantaj landoj, sed ankau en jam evoluintaj, tamcn pri aliaj lingvoproblemoj.
Post la normigo de grava, grandplimulta lingvo, kiel la angla en la Britaj Insuloj, okazas du cefaj lingvaj problemoj rilate al etnoj.
Unue, indiĝenaj minoritatoj volas restarigi au reteni lingvojn, kiuj simbolas la etnan identon; due, enmigrintoj devas lerni la lingvon au lingvovarion de la plimulto.
Estas malfacile difini la terminon etno en la Britaj Insuloj.
Nek la (jam delonge inter-miksiĝinta) kelta raso, nek la religio, nek la lingvo nun povas esti difinilo.
La keltaj lingvoj estas tamen parolataj en izolitaj regionoj kaj elektitaj kiel signifaj indikiloj kaj konserviloj de la naciaj identoj de Skotlando, Irlando kaj Kimrujo, kvankam la grandaj plimultoj tie jam parolas la anglan kiel la unuan lingvon, kiel faras ec la propagand-antoj de la keltaj lingvoj.
La lingvaj situacioj en la tri lokoj evoluis malsame.
En Irlando la movado por restarigi la gaelan mildigis sian postulon al nura 'konservo' .
En Skotlando la ekzisto de du etnaj lingvoj, la skotgaela kaj la anglaparenca skota, obstaklis la etnolingvan movadon.
Nur en Kimrujo iom prosperas, kaj kulture kaj politike, la etna lingvo.
La historioj de la keltaj lingvoj instruas kelkajn lecionojn.
Literatura tradicio.
religia uzado, normigo kaj amasmedia uzado helpas vivadigi lingvon.
Monsparoj ce lingvo-protektado povas konduki al multkostaj protcstoj.
Eĉ ĉe mortaj lingvoj, oficialaj simbolaj agoj povas kontentigi etnajn grupojn.
La enmigrintoj, kiuj havas la plej gravajn lingvoproblemojn en Britujo, estas la karib-anoj kaj la sudazianoj.
Ili spertas problemojn cefe en la lernejoj, kiuj ekde 1963 klopodas sistemece pliefikigi la metodojn por instrui la anglan al ili sed faras nenion por konservi kompetentojn pri aliaj lingvoj.
Tion faras iugrade sudazianaj asocioj.
Car la karibanoj plejparte parolas iun variaĵon de la angla, la lernejoj kutimas supozi, ke ili ne havas lingvoproblemojn, kaj traktas ilin same kiel anglojn.
Sed la lingvaj kaj aliaj diferencoj kauzas, ke ili multe superproporcie plenigas la klasojn de lern-problemuloj.
La lernejoj agnoskas la lingvajn problemojn de la sudazianoj, car ili estas komplete alilingvaj, sed ne konsideras altrudon de la angla kiel diskriminacion au mal-avantagigon.
La sudazianoj, pli organizitaj kaj tradicie pli skrib- kaj leg-direktitaj ol la karibanoj, ankaŭ pli sukcesas.
Surbaze de la limigitaj informoj sajnas, ke modera en-kalkuligado de lingvokondutaj diferencoj ce samlingvaj enmigrintoj faciligus ties edukigon.
Penoj por konservi la lingvojn de naciaj malplimultoj kaj de enmigrintoj povus utili ne nur al tiuj grupoj mem, sed ankaŭ al la evoluo de kunlabora, kulture rica socio.
Related Results
P-715 outcomes of in vitro fertilization and embryo transfer among ethnic Tibetan, Yi and Han Chinese women
P-715 outcomes of in vitro fertilization and embryo transfer among ethnic Tibetan, Yi and Han Chinese women
Abstract
Study question
Does difference exist in the outcomes of in vitro fertilization and embryo transfer (IVF-ET) among ethni...
Consciousness: In your own words
Consciousness: In your own words
Surprisingly little is known about how the general public understands consciousness, yet information on common intuitions is crucial to discussions and theories of consciousness. W...
Holographic Quantum Theory of Consciousness
Holographic Quantum Theory of Consciousness
There are two important questions in the science of consciousness. One is how a physical object such as the brain has conscious experience. The other is how consciousness affects o...
What is it like to be an AI bat?
What is it like to be an AI bat?
Consciousness is a natural phenomenon, familiar to every person. At the same time, it cannot be described in singular terms. The rise of Artificial Intelligence in recent years has...
Examining Mainstream Consumers' Reactions toward Ethnic-Targeting Services
Examining Mainstream Consumers' Reactions toward Ethnic-Targeting Services
The populations in many countries are becoming increasingly ethnically diverse. As a result, many businesses have begun to provide services specifically targeting ethnic consumers....
Exploring Consciousness: An Indian Philosophical Perspective
Exploring Consciousness: An Indian Philosophical Perspective
Consciousness, a derivative of Latin word conscius (con- “together” and “scio” “to know”). In Simple terms it is awareness of internal and external existence. However, even now, de...
Functions of consciousness
Functions of consciousness
A major challenge for the successful naturalization of consciousness lies in locating its biological function, or functions. Although common sense suggests that conscious experienc...
Music and Consciousness 2
Music and Consciousness 2
Abstract
Complementing the 2011 publication Music and Consciousness: Philosophical, Psychological, and Cultural Perspectives, this edited volume of 17 essays is orga...

