Javascript must be enabled to continue!
Antaŭparolo
View through CrossRef
La tria numero de la nova serio de Esperantologio / Esperanto Studies nun troviĝas antaŭ vi. En sia nova vesto, la revuo estas denove firme establita. Tiu ĉi tria numero proponas entute ses artikolojn kaj du libro-recenzojn kiuj ĉiuj pritraktas, el diversaj vidpunktoj, la lingvon mem: Sabine Fiedler pri angla lingvaj elementoj en Esperanto, Tida Syuntaro pri la rolo de adjektivoj en Esperanto, kaj Wim Jansen kaj Otto Prytz pri vortfarado. Fakte, en siaj artikoloj Fiedler kaj Prytz ambaŭ certagrade traktas pruntadon el la angla. Fiedler prave atentigas pri la lingva konscio kaj lingva estetiko de parolantoj de Esperanto, kiuj certagrade rezistas la enŝteliĝon de fremdlingvaj influoj; sed ne eblas eviti la fakton, ke, ju pli insiste la angla lingvo fariĝas iuspeca universala komunikilo, des pli ofte ĝiaj neologismoj aperos alivestite en Esperanto, kaj des pli malofte oni celos kunmetitajn formojn por esprimi nove aperintajn nociojn. Unu el la plezuroj de Esperanto (kaj sekve ĝia estetiko) estas ĝia lingva manipuleblo. Ni daŭre kreu kaj uzu kunmetitajn formojn, paralele kun la neceso foje formi novajn vortojn por novaj konceptoj. Krom tiuj kvar artikoloj aperas du artikoloj de la redaktoroj de la revuo, en kiuj ni defiis unu la alian difini la intelektan aŭ fakan teritorion de Esperantologio kvazaŭ por krei gvidilon por la estonteco de la revuo. Mia redaktora kolego, la juna fakulo Guilherme Fians, rigardas en la estontecon kaj memorigas nin, ke difi nitaj disciplinoj ofte antaŭeniras per polemikado: fakuloj prenas malsamajn poziciojn, kaj, kvazaŭ kemie, formiĝas nova substanco.
Centre for Research and Documentation on World Language Problems
Title: Antaŭparolo
Description:
La tria numero de la nova serio de Esperantologio / Esperanto Studies nun troviĝas antaŭ vi.
En sia nova vesto, la revuo estas denove firme establita.
Tiu ĉi tria numero proponas entute ses artikolojn kaj du libro-recenzojn kiuj ĉiuj pritraktas, el diversaj vidpunktoj, la lingvon mem: Sabine Fiedler pri angla lingvaj elementoj en Esperanto, Tida Syuntaro pri la rolo de adjektivoj en Esperanto, kaj Wim Jansen kaj Otto Prytz pri vortfarado.
Fakte, en siaj artikoloj Fiedler kaj Prytz ambaŭ certagrade traktas pruntadon el la angla.
Fiedler prave atentigas pri la lingva konscio kaj lingva estetiko de parolantoj de Esperanto, kiuj certagrade rezistas la enŝteliĝon de fremdlingvaj influoj; sed ne eblas eviti la fakton, ke, ju pli insiste la angla lingvo fariĝas iuspeca universala komunikilo, des pli ofte ĝiaj neologismoj aperos alivestite en Esperanto, kaj des pli malofte oni celos kunmetitajn formojn por esprimi nove aperintajn nociojn.
Unu el la plezuroj de Esperanto (kaj sekve ĝia estetiko) estas ĝia lingva manipuleblo.
Ni daŭre kreu kaj uzu kunmetitajn formojn, paralele kun la neceso foje formi novajn vortojn por novaj konceptoj.
Krom tiuj kvar artikoloj aperas du artikoloj de la redaktoroj de la revuo, en kiuj ni defiis unu la alian difini la intelektan aŭ fakan teritorion de Esperantologio kvazaŭ por krei gvidilon por la estonteco de la revuo.
Mia redaktora kolego, la juna fakulo Guilherme Fians, rigardas en la estontecon kaj memorigas nin, ke difi nitaj disciplinoj ofte antaŭeniras per polemikado: fakuloj prenas malsamajn poziciojn, kaj, kvazaŭ kemie, formiĝas nova substanco.

