Search engine for discovering works of Art, research articles, and books related to Art and Culture
ShareThis
Javascript must be enabled to continue!

Paul Neergaard, 1907–1987

View through CrossRef
Oni petis min plekti girlandon, por honori la memoron de Paul Neergaard, ĉefredaktoro de Esperantologio de 1946 ĝis 1961, kaj mi trovas la taskon tre malfacila, ĉar scioj kaj memoroj preskaŭ sufokas min, kvazaŭ en ĉambro plena de diversodoraj materialoj: necesas rozoj, lilioj, diantoj, lotusoj, narcisoj, gencianoj, erikoj, hibiskoj, asfodeloj, konvaloj, lekantoj, violoj, floroj el multaj landoj; kaj, ĉar tre interesis lin folkloraj nomoj de floroj, ankaŭ kristorozo, ĉevalpiedo, kavalirsprono, leonfaŭko, paŝtista burso, ora vergo, sunfloro kaj, kompreneble, neforgesumin’ – kvankam la lasta estas admono superflua. Kaj ĉar li faris unikan, vastan laboron por plibonigi grenrikoltojn tra la mondo kaj tiel batali kontraŭ malsato, devus enesti kelkaj spikoj de tritiko kaj hordeo, panikloj de aveno, rizo, milio, sorgo, eĉ spadiko de maizo. Devus enesti verdaĵoj, almenaŭ folioj de laŭro por lia renomo, sed ĉu ne ankaŭ kelkaj folioj de plantoj, kiujn liaj laboroj plibonigis? – de laktuko, brasiko, betoj, kelkaj guŝoj de sanaj pizoj, faboj, fazeoloj, kelkaj sanaj fruktoj, kaj nepre devus esti verda rubando kun verda stelo ie. Kiel plekti, kiel porti? La imago fariĝas groteska; sed tiu superabundo, tiu sufokiĝo de girlandisto, bone simbolas la esencan neeblecon, adekvate prezenti talentojn tiel multflankajn, atingojn tiel diversajn, personecon tiel riĉan kaj kompleksan.
Centre for Research and Documentation on World Language Problems
Title: Paul Neergaard, 1907–1987
Description:
Oni petis min plekti girlandon, por honori la memoron de Paul Neergaard, ĉefredaktoro de Esperantologio de 1946 ĝis 1961, kaj mi trovas la taskon tre malfacila, ĉar scioj kaj memoroj preskaŭ sufokas min, kvazaŭ en ĉambro plena de diversodoraj materialoj: necesas rozoj, lilioj, diantoj, lotusoj, narcisoj, gencianoj, erikoj, hibiskoj, asfodeloj, konvaloj, lekantoj, violoj, floroj el multaj landoj; kaj, ĉar tre interesis lin folkloraj nomoj de floroj, ankaŭ kristorozo, ĉevalpiedo, kavalirsprono, leonfaŭko, paŝtista burso, ora vergo, sunfloro kaj, kompreneble, neforgesumin’ – kvankam la lasta estas admono superflua.
Kaj ĉar li faris unikan, vastan laboron por plibonigi grenrikoltojn tra la mondo kaj tiel batali kontraŭ malsato, devus enesti kelkaj spikoj de tritiko kaj hordeo, panikloj de aveno, rizo, milio, sorgo, eĉ spadiko de maizo.
Devus enesti verdaĵoj, almenaŭ folioj de laŭro por lia renomo, sed ĉu ne ankaŭ kelkaj folioj de plantoj, kiujn liaj laboroj plibonigis? – de laktuko, brasiko, betoj, kelkaj guŝoj de sanaj pizoj, faboj, fazeoloj, kelkaj sanaj fruktoj, kaj nepre devus esti verda rubando kun verda stelo ie.
Kiel plekti, kiel porti? La imago fariĝas groteska; sed tiu superabundo, tiu sufokiĝo de girlandisto, bone simbolas la esencan neeblecon, adekvate prezenti talentojn tiel multflankajn, atingojn tiel diversajn, personecon tiel riĉan kaj kompleksan.

Related Results

Books
Books
Andrews, J.R.H. 1987. The Southern Ark. Zoological Discovery in New Zealand 1769–1900.Andruŝaitis, G. (ed.) 1985. Red Data Book of the Latvian SSR: Rare and Endangered Species of A...
Emotional Memory Forever: The Cinematography of Paul Ewing
Emotional Memory Forever: The Cinematography of Paul Ewing
Over a period of ten years Paul Ewing documented the life of his family on film – initially using Super 8 film and then converting to VHS with the advent of the new technology. Thr...
Wavelet Analysis Of Fractals: from the Mathematical Concepts to Experimental Reality
Wavelet Analysis Of Fractals: from the Mathematical Concepts to Experimental Reality
Abstract Fractal and multifractal concepts (Mandelbrot 1977, 1982; Halsey et al. 1986; Paladin & Vulpiani 1987) are now widely used to characterize multiscale ph...
A Comparative Prospective Study of Self-poisoned Patients in Trondheim, Norway between 1978 and 1987: Epidemiology and Clinical Data
A Comparative Prospective Study of Self-poisoned Patients in Trondheim, Norway between 1978 and 1987: Epidemiology and Clinical Data
1 In a prospective study of patients hospitalized for deliberate self-poisoning between 1978 and 1987 the number of admissions increased from 303 to 425. The annual incidence incre...
Pauline Chronology
Pauline Chronology
Pauline chronology, the chronological framework in which Paul’s life and letters are situated, is a significant prolegomenon for the interpretation of his letters and the book of A...
Plasma AR Alterations and Timing of Intensified Hormone Treatment for Prostate Cancer
Plasma AR Alterations and Timing of Intensified Hormone Treatment for Prostate Cancer
This randomized clinical trial explores whether hormone intensification at start of androgen deprivation therapy alters selection of androgen receptor (AR) gene alterations within ...
„Heute keine Sitzung wegen zu teuren Bieres!“: Die Analyse des Bamberger Bierkriegs von 1907 als Thema der Öffentlichkeit
„Heute keine Sitzung wegen zu teuren Bieres!“: Die Analyse des Bamberger Bierkriegs von 1907 als Thema der Öffentlichkeit
Oktober 1907: In Bamberg herrscht ein unerbittliches Ringen um die Vorherrschaft über den Preis für das populäre Gesellschaftsgetränk Bier. Die Hersteller wollen den Gerstensaft st...

Back to Top